terça-feira, maio 07, 2024

Kiam la Naturo verdas


Jen mia unua poemo en Esperanto! Mi estas grandega defendanto de la lingvo kaj la ideo de ĝia kreinto, Zamenhof. Ekzisti neŭtrala kaj internacia lingvo.

Bedaŭrinde, nuntempe, la angla faras ĉi tiun rolon. Ĉar ĝi estas natura lingvo, ĝi kunportas la kulturon kiu kreis ĝin. Ni vidas tion en importitaj tradicioj, precipe el usono. Nun estas normale uzi anglajn terminojn en nia portugala. Finfine, ĉi tiuj estas ŝanĝoj rezultantaj el tutmondiĝo kaj ni devas akcepti ilin.

Ĉiukaze, por tiuj, kiuj ne konas ĝin, Esperanto estas ege facila lingvo por lerni kaj paroli. Gramatiko estas tre simpla, plena de 'trukoj', sen la esceptoj kiuj ekzistas en niaj denaskaj lingvoj.

Mi amegas Esperanton! Mi daŭre parolos kaj diskonigos sian historion kaj idealon! Malgraŭ mi havas mezan nivelon, mi neniam kuraĝis verki poemon. Sincere, mi ne scias kiel taksi la rezulton. Rimas kie necesas rimi. Pri la cetero, mi ne scias kaj mi ŝatus havi vian opinion.

Malsupre estas la laŭvorta traduko en la portugala.


Kiam Printempo alvenas

Naturo gajnas koloron

Ankaŭ mia animo gajnas ĝojon

Tiel kiel la folioj sur la arboj kreskas


Kiam la birdoj kantas

Ilia muziko invitas la amon

Por ke la koroj kreos magion

Kaj aŭskultinte ilin mi ĉiam feliĉas


Kiam homoj ridetas

Ĉar ili sentas la pasion

Varmo lumas la koron

La mirinda pasia mondo vivas


Kiam mi deziras

Pli bonan estontecon

Ĉar mi sentas esperon

Kontraŭ la timo mia animo kredas


Kiam ĉio koloras

Floroj invadas la ĝardenon

Nova vivo fortigas mian sanon

Je la naturo revigliganta mi preĝas


Kiam silentaj voĉoj demandas

La sensoj aŭdas la teron

La okuloj ĝuas la bluan ĉielon

Mia fantazio en la etero flugas


Kiam la Espero verdas

Mia buŝo parolas Esperanton

Per ĉi tiu magia lingvo mi alvokas serenecon

Ĉar mi scias ke la oreloj de la Universo aŭskultas




Aqui está o meu primeiro poema em Esperanto! Sou um enorme defensor da língua e da ideia do seu criador, Zamenhof. Existir um idioma neutro e internacional. 

Infelizmente, hoje em dia, o inglês a faz esse papel. Como se trata de uma língua natural, traz consigo a cultura que a criou. Vemos isso nas tradições importadas, principalmente da américa. Já é normal até, usar-se termos em inglês no meio do nosso Português. Enfim, são mudanças derivadas da globalização e temos de as aceitar. 

Seja como for, para quem não conhece, o Esperanto é uma língua extremamente fácil de aprender e falar. A gramática é muito simples, cheia de 'truques', sem as exceções existentes mas nossas línguas maternas. 

Eu adoro o Esperanto! Vou continuar a falar e a divulgar a sua história e ideais! Apesar de dominar a língua no nível médio, nunca me tinha aventurado a escrever um poema. Sinceramente, não sei avaliar o resultado. Rima onde é preciso rimar. Quanto ao resto não sei e gostava de ter a vossa opinião. 


Quando a Primavera chega

A natureza ganha cor

A minha alma também ganha alegria

Assim como as folhas que crescem nas árvores 


Quando os pássaros cantam

A música deles convida o amor

Para que os corações criem magia

E a ouvi-los fico sempre feliz


Quando as pessoas sorriem

Porque sentem a paixão

O calor ilumina o coração

O mundo maravilhoso da paixão está vivo


Quando eu desejo

Um futuro melhor

Porque eu sinto esperança

Contra o medo a minha alma acredita


Quando tudo está colorido

As flores invadem o jardim

Uma vida nova fortalece a minha saúde

À natureza que revive eu rezo


Quando as vozes silenciosas pedem

Os sentidos ouvem a terra

Os olhos apreciam o céu azul

A minha fantasia voa no éter


Quando a esperança fica verde

A minha boca fala Esperanto

Nesta linguagem mágica invoco a serenidade

Porque eu sei que os ouvidos do Universo escutam